Mi zumis foje kanton en dormoĉambra sol', mi zumis foje kanton, sen scio kaj sen vol', ŝpinil' pri tio kulpas, dum rule glitis ĝi, al mi ĝi antaŭkantis, kaj ĝin imitis mi. De tiam malgraŭvole min sekvas ĉi sonor', mi tute vane penas ĝin peli el memor'. Ĝin kantas mi dum vojo, ĝin kantas mi dum ŝpin'. Ve, se mi scius, kial? Se mi komprenus ĝin! Ĉe l' vespermanĝo fluas larmero post larmer', pro larm' ne eble manĝi, kaj mankas min aer'. Kun arda kap' mi devas elkuri al la vent' kaj mankovrante vangojn ekkanti kun lament'. Ĉe l' muelil' mi staris kaj rulis sin la rad', kaj vortojn kompreneblajn ĝi kantis dum turnad': ĝi al mi antaŭkantis, kaj postkantetis mi, muelist' min postrigardis kaj krucon metis li. Al riveret' mi portis ĉi kanton de amar' por ĝin en val' enfosi — sed popla foliar' ekkantis, ĉiuj poploj vekantis en la vent', kaj mi denove devis ekkanti kun lament'. Mi iris en la kampon, sed plorojn trovis nur. Ho, kiaj ploraj kantoj! Nun fuĝis mi en kur' al bosko, ĉar en mondo plej taŭgas, ĝi por ĝem'. Ah, ĉie plor'! Kaj oni min miras pro l' plorem'! Ŝpinil' pri tio kulpas: ruliĝas ĝi dum ŝpin' kaj dume kantas kanton, kaj ĝi instruis min. Ve, malrapide pasas la viv' sen kora ĝoj' — ho, pasus ĝi rapide, aŭ haltus ĝi en voj'! Jes, haltus ĝi en vojo, aŭ lokon, por sen lim' ridplori, mi jam trovus! Ĉar min retenas tim' — koleras patro, panjo riproĉojn diras jam, okulojn miajn tuta vilaĝo miras jam. Ho, nokte, sole nokte mi sentas min sen pez', kusenon mi alpremas, kaj kvazaŭ en frenez' mi ploras, en kusenon la kapon boras mi, kaj ploras, dum ne vidas patrin', ke ploras mi. |